Kandidatoj al la Somera Olimpiko 2012

Kandidatoj al la
Somera Olimpiko 2012

Londono
Parizo · Madrido · Novjorko · Moskvo

Emblemo de Londono 2012
Somera Olimpiko 2012
Detaloj
Komitato Internacia Olimpika Komitato
Elektita dum 117-a IOK-sesio
Gravaj datoj
Unua fazo 15-a de julio 2003
Dua fazo 15-a de januaro 2004
Fina listo 18-a de majo 2004
Decido 6-a de julio 2005
Decido
Venkinto Londono (54 voĉdonoj)
Malvenkinto Parizo (50 voĉdonoj)

Entute naŭ urboj estis kandidatoj al la Somera Olimpiko 2012 kaj estis oficiale agnoskitaj de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). La Komitato unue elektis kvin el ili : Madrido, Moskvo, Novjorko, Parizo kaj Londono, kiu fine venkis la konkurson. La brita ĉefurbo tiel fariĝis la unua urbo, kiu gastigos la Olimpiajn Ludojn por la tria fojo[1]. La kandidatiĝa proceduro por la Somera Olimpiko 2012 estis rigardita kiel unu el la plej vigle kontestitaj debatoj en la tuta historio de IOK[2]. Parizo longe restis konsiderata kiel la plej grava favorato de la proceduro[3], sed la subtenantoj de Londono sukcese influis la tutfinan decidon de la Komitato[1]. Madrido estis ankaŭ rigardita kiel ebla favorato, sed la hispana ĉefurbo ne ricevis sufiĉe multajn voĉdonojn por venki Parizon kaj Londonon[4]. Ankaŭ multe malutilis al la kandidatiĝo de Madrido tio, ke Hispanio jam gastigis la Someran Olimpikon 1992 en Barcelono.

Post teknika ekzameno de la naŭ originalaj kandidatdosieroj, la kvin unuaj urboj estis elektitaj la 18-an de majo 2004 kaj fariĝis la oficialaj kandidatoj. Estis eliminitaj la aliaj kandidatiĝintaj urboj, nome Havano, Istanbulo, Lepsiko kaj Rio-de-Ĵanejro[5]. Kvar el la kvin elektitaj urboj estis prestiĝaj naciaj ĉefurboj, tiel ke des pli kreskis tutmonda intereso kaj pasio pri la fina fazo de la proceduro. Parizo kaj Madrido obtenis pli multajn poentojn okaze de la unua ekzameno de siaj dosieroj. Komence de 2005, pli detala taksado de la kandidatoj preskaŭ egaligis Parizon kaj Londonon kaj instigis specifan rivalecon inter la du ĉefurboj antaŭ la fina baloto. Post kvar-raŭnda baloto dum la 117-a IOK-sesio en Singapuro la 6-an de julio 2005, Londono estis fine elektita de la komitatanoj. Moskvo, Novjorko kaj Madrido estis eliminitaj ekde la unuaj tri raŭndoj. Londono venkis la finan raŭndon danke al plimulto de kvar voĉdonoj kompare kun Parizo, kaj fariĝis la gastigonta urbo de la Somera Olimpiko 2012.

Dum la monato post la baloto, membroj de la pariza delegitaro asertis, ke la delegitaro de Londono malrespektis plurajn regulojn de IOK. La ĉefa akuzo rilatis al publika subtenado fare de Tony Blair antaŭ la fina voĉdono sed ankaŭ al tio, ke Londono pretis proponi variajn donacojn al alvenontaj atletoj[6]. Publika deklaro de IOK-prezidanto Jacques Rogge refutis tiujn akuzojn kaj aldonis, ke la konkurso estis justa[7]. Aperis alia polemiko pro ĵurnalisma raporto en la brita televidserio Panorama, kiu malkaŝis korupto-skandalon rilate al la IOK-membro Ivan Slavkov kaj al aliaj agentoj, kiuj proponis doni sian voĉdonon al iu ajn kandidato kontraŭ mono[8]. Ĉar la Internacia Olimpika Komitato estis jam malfortigita de la skandalo de la Vintra Olimpiko 2002, ĝi tre rapide kaj tre severe punis la kulpulojn[9].

  1. 1,0 1,1 "London wins 2012 Olympics" Arkivigite je 2008-10-14 per la retarkivo Wayback Machine. CNN. 2005-07-07.
  2. "London named 2012 Olympics host". MSNBC. 2005-07-18.
  3. "London beats Paris to 2012 Games". BBC Sport. 2005-07-06.
  4. "Spain bids for 2012 Olympics" Arkivigite je 2006-12-31 per la retarkivo Wayback Machine. ThinkSpain. 2004-01-15.
  5. "London 2012 Election". Olympic Games. International Olympic Committee.
  6. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj wrongf; $2
  7. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj wrongg; $2
  8. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj BBC BuyingGames; $2
  9. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Slavkov expelled; $2

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search